Esperanto      По-русски StartoDokumentoj aldonitaj de uzantoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

doc Ivnickij E. Esperantista traktoro // Ивницкий Е. Эсперантский трактор (EO/RU) (Biblioteko, 2020-01-21)

doc La unua kvinjaro en ĝenerala plano de la socialisma konstruado de Sovetio (Biblioteko, 2020-01-18)

doc Buĥarin N. Financa kapitalo en la papa mantelo (Biblioteko, 2020-01-15)

doc Ejdelman B., Nekrasov N. Sennaciismo kaj internaciismo (Biblioteko, 2020-01-15)

doc Kandidov B. Eklezio kaj Oktobra revolucio. Traduko de J. Miŝin (Biblioteko, 2020-01-15)

doc Ĉernov L. Fervojstacio Znamenka. Traduko de I. Ĉernajev (Biblioteko, 2020-01-15)

doc Flamo J. Je la sojlo de milito imperialisma (Biblioteko, 2020-01-15)

Arĥivoj de kelkaj Jaĥu-grupoj de rusiaj esperantistoj (2020-01-15)

doc Adoratskij. V. Kio estas marksismo kaj leninismo. Traduko el la rusa de F. Robiĉek (Biblioteko, 2020-01-15)

doc Ĉerniĥ A. Rekordo. Tradukis V. Fuks, I. Krolik, V. Bobrov (Biblioteko, 2020-01-15)

doc Kongreso de revoluciaj esperantistoj (SAT-opozicio kaj klasbatalaj LEA-oj), Amsterdam, la 5-an de Aŭgusto 1931. Plena protokolo kaj rezolucioj el la t (Biblioteko, 2020-01-15)

doc Konstitucio de USSR, Esperanto-traduko de P. Gavrilov, 1937 (Biblioteko, 2020-01-15)

doc Fedin K. Hejtisto Kvast (fragmento el romano «Forrabo de Eŭropo»). Tr. de P. Gavrilov. Paralela teksto eo / ru (Biblioteko, 2020-01-14)

doc Galin B. Kiel firmiĝis kolĥozo «La vojo de Lenin», tr. P. Gavrilov (Biblioteko, 2020-01-14)

doc Gorkij Maksim. Kiel mi lernis. Traduko de P. Tilin (Biblioteko, 2020-01-14)

doc La instruo de Karl Marks. Tezoj de Instituto de Marks-Engels-Lenin okaze de la 50-a datreveno de la morto de Karl Marks. Traduko el la rusa (Biblioteko, 2020-01-14)

doc Ĵirkov L. Kial venkis Esperanto? (Biblioteko, 2020-01-14)

Protokolo №10: pri malmembrigo de la dumvivaj membroj de REU, kiuj supozeble estas jam forpasintaj (2020-01-12)

doc Al la nova etapo. Kolekto da artikoloj. Lingve kontrolis E. Drezen (Biblioteko, 2020-01-12)

doc Antaŭen, al la batalo kaj venko! Manifesto de la IV-a IPF-Kongreso. (El germana lingvo tradukis N. Incertov) (Biblioteko, 2020-01-12)

Atentindaj paĝoj

Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU – 2020

Pagmanieroj favore al REU

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retejo de UEA

ensalut Bonvolu ensaluti por voĉdoni kaj komenti

Regularo pri Esperantisto de la jaro laŭ la versio de REU

Regularo pri Esperantisto de la jaro laŭ la versio de REU

(Akceptita de la Estraro la 8-an de decembro 2019)

1.      La proklamo de la Esperantisto de la jaro (laŭ la versio de Rusia Esperantista Unio) celas:

-          honori personon, kiu faris la plej elstaran kontribuon por la rusia Esperanto-movado ene de unu jaro;

-          publike aprobi agadon kaj meritojn de tiu ĉi persono;

-          instigi aliajn esperantistojn al plia aktivado per atentigo de ili pri la brila ekzemplo de la honorata persono.

2.      «La jaro» signifas kalendaran jaron, kiu komenciĝas la 1-an de januaro kaj finiĝas la 31-an de decembro.

3.      La Esperantiston de la jaro (laŭ la versio de REU) proklamas la Estraro de REU en decembro aŭ en januaro, konsiderante la rezultojn de la finiĝanta aŭ ĵus finiĝinta jaro.

4.      Kandidatojn nomumas membroj de la Estraro surbaze de siaj impresoj pri iliaj atingoj aŭ/kaj atentante opiniojn de la rusia esperantistaro. Proponante kandidaton, dezirindas koncize formuli liajn/ŝiajn meritojn, speciale por la rusia Esperanto-movado, speciale dum la koncerna jaro.

5.      Kandidatoj povas esti ajnaj esperantistoj sendepende de loĝloko, civitaneco, nacieco, aĝo, lingvonivelo, agantaj sur teritorio de Rusia Federacio aŭ por progresigo de Rusia Esperanto-movado. Kutime kandidatoj estas apartaj personoj. Esceptokaze povas esti konsiderata kiel kandidato ankaŭ grupo el ne pli ol tri personoj. Funkciantaj estraranoj de REU ne povas esti kandidatoj.

6.      La Esperantisto de la jaro (laŭ la versio de REU) estas elektata de la estraranoj el la nomumitaj kandidatoj per relativa plimulto de la voĉoj. Se rezulte de la nomumado estas nur unu kandidato, la estraranoj voĉdonas pri tiu kandidato.

7.      La Esperantisto de la jaro (laŭ la versio de REU) ricevas honorfolion kaj valoran premion en formo, elektita laŭ interkonsento de la premiato kaj la Estraro.

8.      La Esperantisto de la jaro (laŭ la versio de REU) povas esti ne proklamita, se entute neniu persono estos kandidatigita de la membroj de la Estraro.

 



Supren

La paĝo estis montrita 175-foje


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij