Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU – 2024
Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.
Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj
historio.ru - Historio de rusia E-movado
Multlingva Informa Reta Centro
Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj
2012-02-01
La 75-a konferenco de la moskva klubo "Scio" estas planita por la semajno 27.02 – 02.03. Ĝi estos dediĉita ĉefe al la 30-jariĝo de la agado de la klubo. Oni invitas klubanojn kaj amikojn de la klubo enskribiĝi por la prezentoj, sendi tekstojn de siaj prelegoj kaj aktive viziti ĉiujn kunsidojn.
Proponoj estas atendataj ĉe la retadreso erbu@narod.ru
Oni invitas prelegantojn, kiuj estas fakuloj pri diversaj sciencoj; kaj krome tiuj, kiuj havas interesajn materialojn pri praktita apliko de Espernato en diversaj vivaj sferoj. La konferenco okazos kiel kutime ĉe la adreso Moskvo, ul.Sadovaja-Kudrinskaja, d.18. Eniro ekde 18:45, la konferenco startos ĉiutage je 19:00.
Retejo de la klubo: http://ekscio.narod.ru/
Publikigite de Grigorij Arosev