Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK   Rutube

Atentindaj paĝoj

Pagmanieroj

Regularo pri membreco en REU

Statuto de REU

Политика в отношении обработки персональных данных

Ligiloj

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2017-09-18

REU establas la fonduson «Subteno de laboro pri la vortaro de B. Kondratjev»!

Boris Kondratjev

Laboro pri vortaro estas malfacila tasko, kiu postulas multajn fortojn kaj monelspezojn.

Dum longaj jaroj Boris Kondratjev kun nemultaj helpantoj abnegacie faras tian laboron, kreante plej uzatan hodiaŭ Esperanta-rusan kaj rusa-Esperantan vortaron (http://eoru.ru/, http://rueo.ru/).

Ni proponas subteni ilian laboron pri la vortaro kaj pri ĝia paĝaro kaj establas fonduson por tio.

Vi povas donaci kiom vi volas, ekzemple 10, 100, 1000 rublojn, aŭ iun alian sumon, kiu ne estos tro peza por via monujo.
El multaj donacoj kunmetiĝos forta subteno. Aliĝu ankaŭ vi!

Kolektatan monon ni regule sendados al la teamo de B. Kondratjev.

La nomojn de donacintoj ni planas regule publikigi en «Novaĵoj» en REU-paĝaro.

Pri maniero ĝiri la mondonacon — bonvolu demandi la kasiston de REU Maria Verzun.
Telegramo: @mverzun, telefono: +7 996 779 3213, retadreso: maria-verzun@yandex.ru

Provizoran regularon pri la Fonduso vi povas elŝuti ĉi tie.



Publikigite de Aleksandr Lebedev



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij

Политика в отношении обработки персональных данных