Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU
Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj
historio.ru - Historio de rusia E-movado
Multlingva Informa Reta Centro
Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj
aktuala kalendaro listo de pasintaj eventoj
Majo
AntaŭPrintempa Esperanta Renkontiĝo (APERo) estas aranĝo de Moskva Esperanta Asocio MASI (MEA MASI). Ĝi pasas unufoje ĉiujare kaj tradicie estis ligita al la naskiĝo de la Esperanto-Klubo MASI (EK MASI, nun MEA MASI), kiu okazis la 24-an de februaro 1995.
La naskiĝdaton ŝanĝi ni ne povas, sed la tempon de la aranĝo — jes, tial ĉi-jara APERo okazos dum la unuaj majaj festoj. Permesu al ni ne renomi la aranĝon al ASERo!
APERo ne estas kursaro de Esperanto aŭ trejnejo de movadanoj! APERo nur kreas klerig-distran medion por nature kaj libervole paroli en Esperanto en la amikema medio.
Estas sindevigo paroli dum la aranĝo kun APERo-partoprenantoj ĉie kaj ĉiam nur en Esperanto. Homoj, kiuj ne parolas en Esperanto, traktu la aranĝon kiel trejnadon pri vivo de mutuloj, kiuj kapablas eldiri nur tion, kion ili povas vortumi en la lingvo, uzata en la medio.
Dum la «duaj» majaj festoj, la 8–11an de majo, en la ĉevolga urbo Kineŝma de Ivanovo-regiono okazos alia tradicia renkontiĝo — Rajok. Ĝi ne estas aranĝo de MASI kaj ne estas vere Esperanto-aranĝo, sed multaj nunaj kaj iamaj esperantistoj kun la familianoj kaj geamikoj plurajn jarojn kun plezuro vizitadas ĝin. Jelena Alopina — la ĉeforganizantino de Rajok kore invitas APERanojn aliĝi. Laŭ ŝia aserto, Rajok estas «maniero kunvivi harmonie, kun toleremo al malsamaj opinioj kaj kun respekto al la medio». Se vi deziras partopreni ankaŭ en Rajok, jen la kontakto de Lena:
alopina@mail.ru, +7 980 686 69 34
APERo-18 okazos la 1–4-an de majo 2025 proksime de la apudmoskva urbo Puŝkino.
Temo de la 18-a APERo estas «30 jaroj».
Kvankam evidentas la aludo al la ĉi-jara 30-jariĝo de MEA MASI, ni, kiel ĉiam, traktos la temon plej vaste. Eblas diversmaniere prezenti ajnajn eventojn, kiujn oni kapablos ligi al la vortkombino «30 jaroj»: el la Esperanta Movado, el la vivo de Zamenhof, el propra persona vivo, el la vivo de ajnaj famuloj, el la historio de Rusio kaj aliaj landoj, el la kulturo, moroj, sciencoj ktp nunaj (ja ne nur MASI havas ĉi-jare tiun ĉi jubileon!), antaŭ- aŭ posttridekjaraj. La temo estas nur la preteksto por niaj kreaj kapabloj! Bonvenas kontribuoj ankaŭ el-ekster la temo.
La programo estas farata de ĉiuj venintaj aliĝintoj, kiuj ekdeziros ĝin kontribui. Certe, restos niaj ŝatataj tradiciaj programeroj kiel Konkurso de tradukistoj, Horo de Poezio, psikologiaj skeĉoj, priliteraturaj kaj primovadaj prelegoj, koncertoj, dancado, tablaj ludoj kaj multo-multo la alia...
Laŭ via emo vi povus pridiskuti viajn programproponojn aŭ programmendojn en la grupo de APERo-18 en Telegramo aŭ tuj sendu ilin al Mirina.
Rusio, Moskva regiono, Puŝkina distrikto, vilaĝo Kostino, Verda urbeto, 8, ripozejo «Salut», la 4-a konstruaĵo.
(Московская область, Пушкинский район, деревня Костино, Зелёный городок, 8, база отдыха «Салют», 4-й корпус.)
https://yandex.ru/maps/-/CCUyvIddWA
La ripozejo atingeblas de la Jaroslava stacidomo per elektrotrajno, kiu iras ĝis la stacio Puŝkino dum ~50 minutoj; la bileto kostas 153 rbl.
Ekzistas rapidaj elektrotrajnoj, kiuj iras ~30 minutojn kaj kostas 300 rbl.
Sur la stacidoma placo de Puŝkino staras tuj videbla blua akvorezerva turo. Senpere apud ĝi estas la haltejo de la aŭtobuso № 28. Ĝi portos vin ĝis la pordego de la ripozejo «Salut» (Zeljonij Gorodok — lasta haltejo). La busbileto kostas 60 rublojn. La vojo per la aŭtobuso okupas 20 minutojn. La aŭtobuso trafikas laŭ certa horaro kun diversaj intervaloj. Kongruigu la tempon de la trajna kaj busa veturado.
Se vi mendos taksion por 4 personoj, la vojo por unu homo kostos iom malpli, ol la aŭtobusa bileto.
Ĉiuj informoj pri la kondiĉoj kaj prezoj troviĝas en la aliĝilo:
https://forms.gle/CqQ9wvk3HnMrvSNP6.
Por aliĝi al APERo-18 bezonatas plenigi la Aliĝilon kaj antaŭpagi 50-100% (el kiu 500 rbl. ne estas redoneblaj ĉe neveno), ĝirinte la monon per SRP (СБП) al Rajffajzen banko al la telefonnumero de Karter (Александр Б.) +7 901 584 9604 kun la mencio, por kiu persono estas la pago.
Eblas veni por ajna kvanto da tagoj, sed preferindas — por la tuta periodo.
Limdato por aliĝi kaj antaŭpagi estas la 1-a de aprilo.
Pri nealiĝintoj kaj neantaŭpagintoj la organizantoj ne zorgos.
La homoj, venantaj gaste (sen manĝado kaj loĝado), pagas la aliĝkotizon 400 rbl. por ĉiu tago; infanoj, lernejanoj kaj studentoj venas gaste senpage.
La sendo de la Aliĝilo signifas konfirmon pri konatiĝo kaj konsento kun la prezoj kaj reguloj de APERo-18.
Viajn programproponojn bonvolu sendi al Mirina.
Koran dankon pro via disciplinemo!
Aperu la esperantemaj, gajaj kaj bonhumoraj! Preparu interesajn programerojn! Persvadu partopreni la novulojn! Aliurbanoj ĝustatempe zorgu pri la biletoj! Bonvenon!
Sekvi la novaĵojn eblas en la vk-grupo de APERo:
https://vk.com/apero_ek_masi.
Pridiskuti ion ajn rilate APERon-18 indas en la Telegram-grupo «APERo-18 Temo: 30 jaroj!»:
https://t.me/+_6-vIc5kiRUxMzM6.
Mirina: +7 905 796 6199, mirinda.strigo@gmail.com
Karter: +7 901 584 9604, kilokaban@yandex.ru
aktuala kalendaro listo de pasintaj eventoj
Supren