Политика в отношении обработки персональных данных
Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj
historio.ru - Historio de rusia E-movado
Multlingva Informa Reta Centro
Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj
aktuala kalendaro listo de pasintaj eventoj
Aŭgusto

Datoj: la 26-a — 30-a de aŭgusto 2025.
Loko: la ripozejo «Súrskije zori» (apud la urbo Ĉeboksari, Ĉuvaŝio).
Organizanto: MEA MASI.
Kontaktoj: +7 905 796 6199, Telegram.
MEA MASI iniciatas la novtipan porjunularan renkontiĝon KLERo-2.
La dua KLERo, kontraste al la unua, estos ne Esperanto-lernejo, sed aro da metiejoj por kreado de esperantaĵoj, utilaj por instruado, lernado, varbado, distrado kaj tiel plu en, per kaj por Esperanto. Tiun ĉi celon respegulas la moto de KLERo-2: «Klerigo per kreado».
Ni okupiĝos pri kreado de videoj, sonregistrado de tekstoj, desegnado de bildoj, uzado de artefarita intelekto, farado de ludoj, cerbosturmoj pri aktualaj Esperanto-problemoj kaj pri multo alia.
La organiza teamo de KLERo-2 konsistas el: Irina Gonĉarova (Odincovo), Jaroslavna Puŝkarskaja (Dimitrovgrad), Jevgenij Ĝivelikjan (Moskvo), Ilja Gnusarjov (Penza), Jurij Karcev (Uljanovsk) kaj Anton Rudnev (Sankt-Peterburg).
Ni celas kolekti sume ne pli ol 20 partoprenantojn. Do, rapidu aliĝi, dum ankoraŭ restas lokoj!
Ni arde invitas junajn esperantistojn (14–34-jarajn), eble eĉ komencantajn, kiuj emas lerni Esperanton
en la praktika kreado de Esperanto-produktoj. Se vi estas tia aŭ konas tiajn personojn, bonvolu kontakti
nin:
La renkontiĝo pasos en la vere pitoreska ripozejo «Súrskije zori» apud Ĉeboksari.
Ni loĝos en izolita feridomo, kie eblos senĝene okupiĝi pri niaj taskoj.
La ĉambroj estas 2- aŭ 3-litaj. Eblas tendumi. La trifoja manĝado estas garantiita en bazeja manĝejo.
La plenperioda partopreno (5 diurnoj) kostos ĉirkaŭ 10 000 ₽.
La aliĝkotizo estas 600 ₽.
Lernejanoj la aliĝkotizon ne pagas.
Dankon pro la disvastigo de tiu ĉi informo. Tio helpos al ni kolekti kaj amikigi pli da gejunuloj, interesitaj pri Esperanto.
Organiza teamo de KLERo-2.
aktuala kalendaro listo de pasintaj eventoj
Supren