Политика в отношении обработки персональных данных
Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj
historio.ru - Historio de rusia E-movado
Multlingva Informa Reta Centro
Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj
aktuala kalendaro listo de pasintaj eventoj
Oktobro

Karaj geamikoj!
Bonvenon al la longe atendata renkontiĝo «Tempoj kaj Urboj» — 4, kiu okazos ĉi-foje en Samara!
La datoj: la 16–18-a de oktobro.
Eblas veni la 13-an de oktobro, tiam okazos eksterurbaj ekskursoj.
Temo de nuna renkontiĝo estas la jaro 1878, kiam Zamenhof finverkis la lingvan projekton «Lingwe universala» — la antaŭprojekton de Esperanto.
Temoj de la antaŭaj TkU estis: 1859 — Penza, 1865 — Jaroslavl, 1874 — Tula.
Dum TkU eblas misteraj eventoj kaj koincidoj, kaj la urbo Samara kun la temo «1878» estis elektita ne hazarde: ĝuste en la nuna jaro 2026, la jaro de Ruĝa ĉevalo laŭ la orienta kalendaro.
Kaj ne hazarde ni denove kolektiĝos en nia amata Publika biblioteko. La renkontiĝo TkU estas aranĝo esplora kaj sciiga, kaj partoprenontoj de ĝi povos esti loĝantoj de tiu tempo kaj, ekzemple, viziti
Bonvenas viaj propraj esploroj pri tiu jaro.
Krome, dezirantoj havos eblon viziti multajn vidindaĵojn de moderna Samara kaj per propraj okuloj vidi ĉiujn Samarajn elefantojn.
Kun ĉiuj demandoj pri alveno kaj loĝado turnu vin al Jelena Kuznecova:
Vizitu ankaŭ la vk-grupon de volgiaj aranĝoj: Esperanto en Volgio https://vk.ru/club239582514
aktuala kalendaro listo de pasintaj eventoj
Supren